Se, Joseph Rudyard Kipling

Antenati Storia della letteratura europea - Torna in homepage


Se, Joseph Rudyard Kipling

Se vi konservas kapon en lucido,
dum la popolon regas jam panik',
se vi ne donas kauzon por malfido,
ec kiam ne plu kredas vin amik';
Se, malgrau laco, povas vi atendi,
rezisti al mensogo kaj malam',
ne cedi al despero, ne pretendi
je placaspekto kaj sagula fam';
Se vin obeas revoj - sed ne male,
se regas vi la pensojn en konsci',
se al Triumfo kaj Fiask' egale
rilatas vi sen troa emoci';
Se vian vorton oni hipokrite
transformas je kaptilo por stultul',
sed post frakas' de viaj faroj, spite,
obstine rekomencas vi de nul';

Se povas meti vi sur unu karton
la tutan havon, riske je bankrot',
kaj cion perdi, kaj reprovi starton,
sen diri vorton pri perdita lot';
Se via kor' kaj nervoj, malgrau trivo,
plu servas ec en stato de ruin',
kiam nenio restas por la vivo,
krom Volo, kiu diras: "Tenu vin!";

Se, parolante, vi kondutas inde,
kun Regoj ne forgesas pri popol',
kaj se vin oni fidas, sed ne blinde,
kaj ciuj sekvas vin - lau propra vol';
Se ciu hor' de via vivo plenas
per la impeta kuro sen humil',
al vi la tuta Tero apartenas,
kaj pli - vi estas Homo, mia fil'!

(Tradukis el la angla: Valentin Melnikov)

 

Contesto

Joseph Rudyard Kipling

 


Homepage | Dizionario autori | Autori aree linguistiche | Indice storico | Contesto | Novità
 [Up] Inizio pagina | [Send] Invia a un amico | [Print] Stampa | [Email] Mandaci una email | [Indietro]
Europa - Antenati - la storia della letteratura europea online - Vai a inizio pagina  © Antenati 1984- , an open content project